Hejmpaĝo de Sinjoro Serpento

Kurita Kimiaki
栗田公明のホームページ

Ĝis nun vizitis min amikoj.



目次
indekso

Fotoalbumo(アルバム)
 
Esperanto-Klubo Mishima
三島エスペラント会
 
日本語 Japane
Esperante
リンク Retcxeno


Estigis homan malpacemon
Flustro olda de serpent'.
Hodiaŭ vidas ni ankoraŭ -
Homon lupas hom' sen pent'!

Pretekste ordon kaj mondpacon
Donas fajran baton Fort'.
Infanoj, inoj kaj aĝuloj
agonias je la sort'.

Serpento miris pro la sekvo,
Ĝemis al si mem en trist',
"Ho, nur se tion mi sciintus!!"
Iĝis ĝi esperantist'.



Mi naskiĝis en la jaro de serpento laŭ japana tradicia
kalendaro. El tio devenas mia retadreso. Kvankam mi
havas abundon da malforteco kiel animalo, aliflanke,
mi estas tre bona, honesta kaj justama serpento.

Mi naskiĝis en 1929 en Tokio, kaj la plejparton de mia
vivo mi pasigis en gubernio Shizuoka, regiono kiu
famas pro Monto Fuĵi kaj bela marbordo. Mi estis
instruisto de arkitekturo. (Ĉefe rilate pri ĝia teknologia
flanko)

Kreskinte en la mezo de la milito, mi nature lernis
gravigi la signifon de la paco kaj timi diktatorecon.
Mi sentas, ke estas mia devo informadi pri japanaj
demokratiaj, kontraŭmilitaj kaj kontraŭdiktatorecaj
movadoj al la mondo. Pri tiuj movadoj japanaj gazetoj
ne emas multe paroli.

Vi estas permesata represi kaj publikigi ĉiujn enhavojn
de tiu ĉi hejmpaĝo, kondiĉe, ke vi sciigu al mi pri
la fakto de via publikigo. Mi atendas ankaŭ viajn ĉia-
specajn reagojn.
.........................................................Kurita Kimiaki.......


inserted by FC2 system