カタコト日記 2008年


開くのに時間がかかりすぎるのでメロディーを消しました。
Fona melodio estis forigita pro troa pezo.


月をクリックしてみてください。Klaku por aliaj monatoj!
〔Jan.〕 〔Feb.〕 〔Mar.〕 〔Apr.〕 〔Maj.〕 〔Jun.〕 〔Jul.〕 〔Aug.〕 〔Sep.〕 〔Okt.〕 〔Nov.〕 〔Dec.〕


【2008年6月】



30日(月)

  一人では
  着かぬテーブル
  娘(コ)とともに

  Mi ne emas viziti
  restoracion sola, sed hodiau
  mi sidis kun filino.

 ◆一周忌がすんでなにか空白。奈穂とスカイラークに寄って「ローズヒップティー」を飲んでみた。
 ◆Fininte la ceremonion mi havas ian vakuon en mi. Kun mia filino mi sidis che tablo de restoracio, kaj provis teon nomatan "rosehip".


28日(土)/b>

  なぐさめて
  なぐさめられて
  一周忌

  Jaron depost shia morto
  Mia konsolo al chiuj
  Chies konsolo al mi!

 ◆静岡市の真勝寺で一周忌の法要。
 ◆Budhisma ceremonio rememore al shia forpaso antau unu jaro.


26日(木)

  どれもみな
  ピントはずれの
  妻の顔

  Siaj vizaghoj
  estas fushfokusitaj
  en chiuj fotoj.

 ◆今日は玲子の命日。妻は写真に撮られるのが好きでなかったので、よい写真がない。
 ◆Hodiau estas la mortotago de mia edzino. Char shi hontis esti fotita, mankas bonaj restitaj.


25日(水)

  湯の街で
  八十路の黴を
  流さばや

  Chi tie en varmfonto
  Mi forvishu la shimon
  akumulitan dum okdek jaroj.

 ◆明後日は法事。「湯〜トピアかんなみ」(写真)へ行ってきた。
 ◆Postmorgau mi devas gastigi multajn por religia ceremonio. En publika warmfontejo (foto) admiinistrata de la urbeto Kannami mi purigis min.


24日(火)

  花の名は
  ホットリップス
  雨やまず

  Gajas la floro
  "salvio-warmaj-lipoj"
  en pluvego.

 ◆フルネームは「サルビア・ミクロフィラ・ホットリップス」。
 ◆Ghia plena nomo estas "Salvia microphylla `Hot Lips'".


23日(月)

  荒梅雨や
  風邪と同居の
  部屋のうち

  Furiozas sezona pluvo.
  En chambro mi loghas kun
  S-ino Naz-Inflamo.



21日(土)

  親の意見と
  なすびの花は
  千に一つの
  無駄もない

  Gepatra admono
  kiel melongena floro
  preskau ne maltrafas
  doni frukton.

 ◆今日は夏至だそうだ。あまり見てやらないナスが勝手に花をさかせ、実をつけていた。
 ◆La citajho estas malnova proverbo. Mi vidis, ke melongenoj havas florojn kaj fruktojn en forlasiteco. Hodiau estas somera solstico.


20日(金)

  華鬘(ケマン)てふ
  サロンを訪ひぬ
  梅雨晴間

  Inter kapricaj pluvoj
  restoracion apud lageto
  vizitis ni kun amikoj.

 ◆例会の参加者が少なかったので、阿井さんの姪御さん家族がやっている、白滝公園の草の邸(華鬘)へ行っておしゃべりをしてきた。
 ◆Che la kutima kunsido cheestis nur tri, kiuj shanghis la lokon al "Keman" en ghardeno Shirataki.


19日(木)

  トーストと
  豆乳がわが
  朝の糧

  Por matennmangho
  kontentas mi per
  lakto kaj rostita pano.

 ◆新しいトースターを買った。
 ◆Achetis novan pan-rostilon.


18日(水)

  涼風や
  駐車タワーの
  屋上階

  Malvarmeta vento agrabla!
  Mi amas la supron
  de tura parkejo.

 ◆人ごみはどうも性に合わない。広々とした海を見ながら育ったせいかも。
 ◆Hom-amaso ne tre plachas al mi ― supozeble pro tio, ke mi kreskis en spaca marborda arbaro, chiutage rigardante la maron.


17日(火)

  ボクたちが
  生きてきた時代
  すごい時代だった

  La tempo
  en kiu ni vivis estis
  vere eksterordinara!

 ◆先週の土曜日に田中克彦先生から勧められて、さっそく「スターリン体験」(高杉一郎著)を図書館から借りてきた。
 ◆"Stalin travivita" verkita de Takasugi Ichiroo estis rekomendita de Prof. Tanaka Kacuhiko. Mi prunteprenis ghin en biblioteko de Mishima. Mi devas verki iom funebre al Prof. Takasugi sed, char mi ankorau havas tempon ぽrtio, mi legos iom liajn verkojn.


16日(月)

  クチナシの
  花は真白
  実は黄色

  La floroj de gardenio
  estas pure blankaj:
  la fruktoj pure flavaj.

 ◆玲子が植えたクチナシ花が咲いた。まっ黄色なクチナシおこわをよく作ってくれた。
 ◆Tiun chi arbeton plantis mia edzino. Kelkfoje shi pure flavigis rizon aldoninte gardeniajn fruktojn.


15日(日)

  雨風がしのげて
  ふとんで休めるなんて
  ありがたい

  Kia felicho por mi
  povi shirmi min de pluvo kaj vento
  kaj dormi en litajho!



14日(土)

  言語年の
  記念講演
  人いきれ

  La jaro de lingvoj
  celebritaj de prelegoj
  en hompleno.

 ◆久しぶりに日本エスペラント学会へ行き、田中克彦教授と木村護郎氏の言語年記念講演を聞いた。盛況だった。
 ◆En JEI mi auskultis la prelegojn planitajn celebre pri la Internacia Jaro de Lingvoj. La paroladoj estis tre interesaj.


  灯がともる
  四谷駅前
  ブルーワリ

  Prilumite staras
  gemuta bierejo
  antau stacio Jocuja

 ◆講演会のあと、今井氏が働いている四谷ブルワリーへ。亮一家、澄子、奈穂がまっていてくれた。
 ◆Post la prelegoj, mi vizitis la bierejon de la edzo de mia filino en Jocuja.


13日(金)

  七宝の
  豪華絢爛
  梅雨晴れ間

  Ponpas kaj ravas
  klozoneaj trezoroj!
  Serenas sezona pluvo.

 ◆佐野美術館で七宝焼きの展示を見た。いままで何度も海を渡ってアメリカやヨーロッパの展覧会へ行ってきた宝ものもあった。
 ◆Mi vizitis belartan muzeon en urbo Mishima. Inter la prezentitaj artajhoj estis tiuj, kiu ghis hodiau kelkfoje vojaghis al belartaj ekspozicioj en Usono au Europo.



12日(木)

  風涼し
  目覚まし時計は
  鵯の声

  malvarmeta venteto!
  Birda vocho estas por mi
  vekhorlogho.



11日(水)

  足伸べて
  読書三昧
  雨安居

  Kun etenditaj kruloj
  libron mi legas absorbite
  kaj kviete en pluva sezono


 ◆La vorto Goldilocks estas nomo, kiu aperas en fabelo. Goldilocks visitis hejmon de tri ursoj, kie li trovis ghuste komfortan varmecon de kacho, ghuste komfortan grandecon de segho, kaj ghuste agrablan molecon de lito. La autoro de la libro pritraktas la enigmon, kial tiel delikate alghustigitaj la chiuj fizikaj konstantoj por la homa ekzistado en universo. Ja granda kaj interesa enigmo!

10日(火)

  漬けむとて
  買ひきし梅の
  つややかさ

  Sezono por peklado
  Achetis mi umeojn
  briletantajn diafene.



9日(月)

  藪枯らし
  ボクにも欲しい
  たくましさ

  Fiherboj krepantuloj!
  Mi volas havi por mi
  vian vivforton.



8日(日)

  定例会
  話題は半世紀
  前のこと

  La paroltemo
  estis okazajhoj
  antau duonjarcento.


 ◆静岡での例会。高杉一郎さんや飯塚伝太郎さんが主宰した静岡市でのエスペラント講習会の共通の思い出が話題に。
 ◆Esperantista kunsido okazis en urbo shizuoka. Estis tri personoj, kiuj partoprenis en esperanto-kurso iniciatita de Prof. Takasugi antau duonjarcento, kaj ghi estis nature unu el niaj gajaj paroltemoj.


7日(土)

  噴水の
  踊るホールや
  コンサート

  Shprucas fontano
  Ni sidas en salono
  por koncerto karesa


 ◆長泉文化センターベルフォーレ(Verte Foret)で江口純子(ピアノ・ヴォーカル)と岩井良枝(ヴォーカル)のシャンソンを聞いた。江口純子が新発見だった。
 ◆Kun gesinjoroj Sekoguchi ni auskultis koncerton en bela solono en Nagaizumi.


6日(金)

  集まれば
  おしゃべりばかり
  勉強会

  Studa kunsido
  tamen nur babiladas
  amike kaj onidire



5日(木)

  跪きて
  梅雨の隙間の
  庭手入れ

  Kaurante surgenue
  ghardenadis mi
  inter sezonaj pluvoj



4日(水)

  列つくり
  とれたてラッキョ
  買ひにけり

  Staris mi en vico
  achetis shalotojn
  freshe elterigitajn


 ◆En Agrikultura Korporacio (vid. foto) oni vendas freshajn vegetajhojn, kiujn oni antaue vendis che surstrataj senhomaj vendotabloj. "Rakkjo" fakte estas shaloto-simila vegetajho unika, kiun oni manghas kiel piklajhon.

3日(火)

  だれも来ぬ畑に
  百合の
  花盛り

  Lilioj floras gaje
  en mia herbejo
  vidate de neniu.



2日(月)

  わが胸の
  中に川あり
  走り梅雨

  Rivero kuras
  en mia brusto:
  Komecighis akva sezono.


 ◆La ideogramo en la foto montras antikvan formon, signifantan "Pluvo".

1日(日)

  もの言わぬ
  参加者もいる
  集いかな

  Krom chiuj babilantoj
  estis ankau silentema
  en la kongreso.


 ◆第57回東海エスペラント大会のすべての参加者のかわりに、この黒い盲導犬一匹を日記に残しておくことにします。
 ◆Anstatau chiuj partoprenantoj en la 57a Esperanta Kongreso de Tokai mi prezentas hodiau chi tiun nigran gvidohundon kvietan.


月をクリックしてみてください。 Klaku por aliaj monatoj!
〔Jan.〕 〔Feb.〕 〔Mar.〕 〔Apr.〕 〔Maj.〕 〔Jun.〕 〔Jul.〕 〔Aug.〕 〔Sep.〕 〔Okt.〕 〔Nov.〕 〔Dec.〕


トップページへ