"Kiel okazigi militon"estas bildolibreto originale verkita de Ribbon Project, ilustrita de Inoue Jasumicxi.
Kun permeso de la kopirajto-posedantoj, Esperanto-klubo Misxima varmkore tradukis la libron en Esperanton kaj publikigis en oktobro, 2004.
Ni kune legu gxin kaj interparolu niajn opiniojn, cxu?
La teksto estas dulingva, esperanta kaj japana.
Do, ambaux Esperantistoj aux (ankoraux) ne-Esperantistoj estas bonvenaj !
kiam: sabate, 2005/04/30 15:00-17:00
kie: Esperanto-Domo de Jacugatake
lingvo: ambaux en Esperanto kaj japanlingvo
*Vi povas acxeti la libreton en tiu tago.
Tiuj, kiuj jam posedas, bonvolu kunporti gxin.
respondeculo de tiu cxi evento : IMAI Acuko
読書会『戦争のつくりかた』
のご案内